Thursday, August 25, 2016

La problemo de esperanto

Vi eble ne scias, sed me estas skribisto.

Estas vera. Por longatempo, mi estis ĵurnalisto por unu gazeto aŭ alia. Lastatempe, mi skribis por retgazeto en urbeto proksime mia urbo. Skribo ne estas nur laboro (aŭ verko, se oni preferas) por mi. Skribo estas kiel mi adoradas Dion; estas kiel mi vivas.

Antaŭ deksep aŭ dekok jaroj, mi ekkomencis skribi romanon kun helpo de mia amiko. Iam, mi demandis de mia edzino se ŝi legvolis ĝin kaj konigi al mi sian opinon. Nu, ŝi legis, kaj ŝi konigis. Ŝi ne konigis al mi se ŝi pensis ke la libro bonas aŭ malbonas; anstataŭe, ŝi konigis al mi ĉiun eraron, kiun ŝi vidis.

Ni nekorekte literumis vorton; ŝi konigis. Ni uzis la malkorektan interpunkcian signon; ŝi konigis. Kiel ŝi pensis pri la rekonto, ŝi ne konigis. Diru min: kiun tiu signifas? Ĉu la rakonto malbonegas, kaj tiuj eraroj estis la plebona parto? Ĉu ŝia ĉefĝojo estis la eraroj, kiujn ŝi trovis? Ŝia helpo ne helpemas.

Mi neniam petis al ŝi legi mian verkon denove.

Mi ĵus pensis pri tiu, post kelka retparolado kun aliaj Esperantparolantaj.

Kiel aliaj parolantoj de la lingvo, mi ŝatas la lingvon. Mi eklernis Esperanton antaŭ preskaŭ sep jaroj, kaj ofte mi diras al aliaj personoj pri la lingvo. Mi diras al ili pri la facileco de Esperanto; la belaj sonoj, kiun la lingvo havas; la uzemeco de lingvo kiu estas por la tuta mundo; kaj aliaj kialoj por lerni kaj paroli la lingvon.

Sed kelkfojej, ŝajnas ke la plegranda problemo, kiun Esperanto havas, ne estas la malkorektaj ideoj kiun neparolantoj havas, sed la parolantoj.

Pleparto de Esperantparolantoj estas bonegaj personoj. Ili konas tiun interesan lingvon; kaj por ili, tiu lingvo estas ponto inter ili kaj aliuloj. Oni povas paroli Tagalogo kaj parolas aliajn Filipinanojn, sed kiam oni ankaŭ konas Esperanto, oni ekpovas diri kun Japanianoj, Italianoj, Usanoj kaj multaj aliaj -- per nur unu lingvo.

Mi ŝategas renkonti tiujn personojn, rete aŭ alie. Tiu estas la celo, estas kial ni lernas ajnan lingvojn. Ni ĝojas koni aliajn personojn, kaj lingvo estas la strato sur kiu ni devas promeni, se ni volas koni ilin. Lingvo estas pri komunikado. Per lingvoj, ni konigas sin per dirante la rakontojn de niaj vivoj. Kiam tiu konigo okazas, la lingvo funkcias kiel devas. Per tiu konigo kaj tiu komunikado, ni lernas kaj ni lernigas al aliaj. Ni aldonas al ĉiu alia, kaj ni fariĝas plie da homo.

Tro da fojoj, ni forgesis tiun. Mi estas ano de pluraj esperantgrupoj, kaj tro ofte mi vidas dum paroladoj fariĝas pri nur Esperanto; alie, oni skribos pri temo amita, kaj respondantoj skribos nur mencii erarojn, kiel la koniganto forgesis uzi la akusitavon aŭ malkorekte literumis vorton. Tre belajn, interesajn paraladojn ni havas!

Unue, ni devas konfesi, neniu volas lerni kiel paroli lingvon por paroli nur pri tiu lingvo. Kaj ni ankaŭ devas konfesi ke ni lernas lingvoj per uzi. Ni lerni novajn vortojn kiam ni renkontas ilin en parolon aŭ dum legi, kaj per uzi ilin. Ni venku tiun problemon per havi plibonajn paroladojn. Ni konigu nian rakontojn al alia, ni havu diskutojn pri scio, pri niaj landoj, pri vivo. Ni havas belan lingvon, ni uzu!

La alia afero, pri kiu mi skribis, ankaŭ estas problemo. Se oni petas helpon, diras rakonton, aŭ alie provas paroli kun aliuloj, estas nek saĝaj nek amuza por koncentri pri gramatikerartoj. Estas malĝentila. Se oni komprenas la senson de la vortoj de la alia persono, tiam komunikado okazas. Feliĉu, kaj ne diru neniun pri la eraroj kiujn vi vidas.

Bonus se ĉiuj memoras kiel estis kiam ni eklernis. Ĉiu lingvo prezentas defiojn por la novlernanto, inkluzivante Esperanto. Neniu ŝatas korektiti tuta la tempo. Se oni estas la instruisto, oni devas korekti la eraron, sed alie, estas bona por diri neniun, aŭ eble parolas kun la persono kaj uzas la korektan vorton, aŭ milde korektas la eraron per ekzemplo. Tiu estas plibona kaj pli ĝentila.

Esperanto esperas fariĝi la lingvon internacian de paco, sed gramatiknazioj estas gramatiknazioj en ajna lingvo. Iam, iu esperantisto tiel korektos gramatikon de alia, kaj komencigos la unua milito inter esperantlandoj.


Aŭtorajto © 2016 de David Learn. Uzita per permeso

No comments: