Thursday, August 18, 2016

Trovi la kanonon

Mi ŝategas Asteriks, sed la heroa Gaŭlo originale estis
skribita en la franca.
Kiu estas nia literatura kanono?

Mia dirvolo estas tiel: Se mi volas flui en la franca, mi devas koni la skribon de Viktoro Hugo; se la rusan, la librojn de Dostoevsky kaj Tolstoj; kaj la anglan, la teatraĵoj de Viljam Ŝekspiro.

Mi scias ke estas skriboj originalaj en Esperanto, sed ŝajnas ke pleparto estas pri la lingvo, kaj estas skribitaj por novaj lernantoj. Kiam mi trovis librojn por malnovaj parolantoj, ili estas tradukitoj el aliaj lingvoj, kiel "La Bona Arbo" aŭ "La Mastro de la Ringo." Tiu-ĉi estas mia spero.

Do, mi demandas al ĉiuj: Kiujn librojn vi trovas en Esperanto kiuj estas bonaj por legi? Kiuj skriboj kaptas la speron de esperantparolantoj kaj nia kulturo? Kiu estas nia kanono? Ĉu estas?

No comments: